La Evangelio laŭ Spiritismo - Studo en la 17-a de januaro 2018

Ĉu estas permesate admoni aliajn; rimarkigi la neperfektaĵojn de aliaj; diskonigi la malfortan flankon de aliulo? - Ĉapitro X, eroj 19 al 21

 

“...la admonon, kiun oni ĵetas sur aliulon, oni samtempe ĵetu sur sin mem...”

 

 

  1. Ĉar neniu estas perfekta, ĉu el tio sekvas, ke neniu rajtas admoni sian proksimulon? Certe ne, ĉar ĉiu el vi devas labori por la progresso de ĉiuj kaj precipe de tiuj, kies protekto estas konfidita al vi; sed oni devas admoni kun modereco, kun utila celo, kaj ne, kiel oni plej ofte faras, por la plezuro nigrigi. En ĉi tiu lasta okazo, la admono estas malicaĵo; en la unua, ĝi estas devo, kiun la karito ordonas plej zorge plenumi; cetere, la admonon, kiun oni ĵetas sur aliulon, oni samtempe ĵetu sur sin mem, demandante sin, ĉu oni ĝin ne meritas. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860)

 

  1. Se oni ne diskonigas la malperfektaĵojn de aliaj homoj, ĉu estas riproĉinde ilin rimarki, se el tia rimarko la koncernataj personoj povas nenion profiti? Ĉio dependas de l’ intenco; certe ne estas malpermesate vidi la malbonon, kiam malbono ekzistas; estus eĉ nekonsilinde vidi ĉie nur bonon: tia iluzio malhelpus la progreson. La eraro kuŝas en tio, ke la rimarko por la proksimulo rezultigu malprofiton, senbezonan miskreditigon laŭ la ĝenerala opinio. Oni ankaŭ estus kulpa, tion farante nur por elverŝo de sento de malbonvolemo kaj de ĝojo trovi malvirtojn en aliaj. Estas tute alie, kiam oni ĵetas vualon sur la malbonon, por ĉi tiun kaŝi de la publiko, kaj ĝin rimarkas por sia persona profito, tio estas, por peni tion eviti, kion oni riproĉas en aliaj. Ĉu tia rimarko, unuvorte, ne estus utila al la moralisto? Kiel li povus pentri la malvirtojn de la homaro, se li ne studus la modelojn? (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860)

 

  1. Ĉu iaokaze estas utile malkaŝi ies malvirton? Tiu ĉi demando estas tre delikata kaj por ĝin respondi oni devas helpi al si per la karito bone komprenata. Se la malperfektaĵoj de iu persono malutilas nur al la persono mem, neniam estas utile diskonigi ilin; sed, se ili povas malutili al aliaj, estas necese preferi la intereson de la plej granda nombro, ol la intereson de unu sola. Laŭ la cirkonstancoj, senmaskigi hipokritecon kaj mensogon povas esti devo; ĉar pli bone estas, ke unu homo falu, ol ke pluraj fariĝu liaj trompitoj kaj viktimoj. En tia okazo estas necese pesi la sumon de la profitoj kaj de la malprofitoj. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860)