Evangelho da Quarta – Esperanto

La Evangelio laŭ Spiritismo - Studo en la 20-a de septembro 2017

Agado de la preĝo. Transsendo de la penso - Ĉapitro XXVII, eroj 9 al 12

 

“Malakcepti la preĝon estas ne rekoni la bonecon de Dio...”

 

  1. La preĝo estas alvoko; per ĝi la homo ekrilatas, per la penso, kun la estulo, al kiu li sin turnas. Ĝia celo povas esti peto, danko aŭ laŭdo. Oni povas peti por si mem aŭ por alia, por la vivantoj aŭ por la mortintoj. La preĝoj, adresataj al Dio, estas aŭskultataj de la Spiritoj, komisiitaj por plenumi Lian volon; la preĝoj adresataj al la bonaj Spiritoj estas transportataj al Dio. Kiam oni preĝas al estuloj aliaj ol Dio, oni turnas sin al simplaj perantoj aŭ propetantoj, ĉar nenio povas fariĝi sen la volo de Dio

 

  1. Spiritismo komprenigas la agadon de la preĝo, klarigante la manieron de transsendo de la penso, ĉu la estulo, al kiu ni preĝas, kontentigas nian vokon, ĉu nia penso nur atingas lin. Por kompreni, kio okazas en tiu momento, ni devas prezenti al ni ĉiujn enkarniĝintajn kaj elkarniĝintajn estulojn entenataj en la universa fluidaĵo, kiu plenigas la spacon, same kiel sur la tero nin tute ĉirkaŭas la atmosfero. Tiu fluidaĵo ricevas de la volo ioman impulson; ĝi estas la kondukilo de la penso, same kiel la aero estas kondukilo de la sono, kun tiu diferenco, ke la vibroj de l’ aero estas ĉirkaŭlimigitaj, dum la vibroj de l’ universa fluidaĵo disetendiĝas senfine. Kiam do la penso estas direktata al iu ajn estulo, sur la tero aŭ en la spaco, de enkarniĝinto al elkarniĝinto, aŭ inverse, de unu al la alia ekestas ia fluidaĵa fluo, kiu transportas la penson, same kiel la aero transigas la sonon

 

La energio de la fluo estas proporcia al la energio de la penso kaj de la volo. Tiel la preĝo, direktata al la Spiritoj, estas aŭdata de ĉi tiuj, kie ajn ili troviĝas; tiel la Spiritoj komunikiĝas inter si, ili sendas al ni siajn inspirojn, telepatiaj interrilatoj efektiviĝas inter enkarniĝintoj

 

Tiu ĉi klarigo koncernas precipe la homojn, kiuj ne komprenas la utilecon de la preĝo pure mistika; ĝi ne celas materialigi la preĝon, sed komprenigi ties efikon, montrante, ke la preĝo povas rekte kaj efektive agi; tiu agado tamen estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, la superega juĝanto, la sola kapabla fari ĝin efika

 

  1. Per la preĝo, la homo vokas al si la helpon de la bonaj Spiritoj, kiuj venas subteni lin en liaj bonaj decidoj kaj inspiri al li bonajn pensojn; li tiel akiras la moralan forton, kiun li bezonas, por venki la malfacilaĵojn kaj por repreni la rektan vojon, se li dekliniĝis; per ĝi li povas ankaŭ deturni de si la malbonaĵojn, kiujn li altirus al si per sia propra kulpo. Ekzemple: homo vidas sian sanon ruinigita pro ekscesoj, al kiuj li sin fordonis, kaj trenas ĝis la fino de siaj tagoj vivon de suferoj; ĉu li rajtas lamenti, se li ne sukcesas resaniĝi? Ne, ĉar li povus trovi en la preĝo forton kontraŭ la tentoj

 

  1. Se oni dividos la malbonaĵojn de la vivo en du klasojn, el kiuj la unua konsistos el la malbonaĵoj, kiujn la homo ne povas eviti, kaj la dua el la ĉagrenoj, kies unua kaŭzo estas li mem pro siaj senzorgeco kaj ekscesoj (Ĉap. V, § 4), oni vidos, ke la dua klaso estas multe pli granda ol la unua. Estas do evidente, ke la homo estas la aŭtoro de la plimulto el siaj afliktoj, kaj ke li povus ilin ŝpari al si, agante ĉiam saĝe kaj prudente

 

Ne malpli evidente estas, ke tiuj malfeliĉoj estas rezultato de nia malobeo al la leĝoj de Dio, kaj ke se ni severe sekvus tiujn leĝojn, ni estus tute feliĉaj. Se ni ne transpaŝus la limon de la neceseco en la kontentigo de niaj bezonoj, ni ne spertus la malsanojn, kiuj estas sekvoj de la ekscesoj, nek la suferojn, kuntrenatajn de tiuj malsanoj; se ni limigus nian ambicion, ni ne timus la ruinon; se ni ne volus supreniri pli alten, ol kiom ni povas, ni ne timus falon; se ni estus humilaj, ni ne suferus la elreviĝojn de la disbato de nia fiero; se ni praktikadus la leĝon de karito, ni ne estus klaĉemaj, enviemaj, ĵaluzaj, kaj ni evitus disputojn kaj malkonkordojn; se al neniu ni farus malbonon, ni ne timus venĝojn, ktp

 

Ni konsentu, ke la homo nenion povas fari kontraŭ la aliklasaj malbonaĵoj; ke ĉiu preĝo estas senefika, por ke li ilin evitu: ĉu li ne estas ja tre feliĉa, ke li liberiĝas de ĉiuj malbonaĵoj naskitaj de lia konduto mem? Nu, pri tiuj ĉi la agado de la preĝo estas facile komprenebla, ĉar ĝi havas kiel efikon voki la edifan inspiron de la bonaj Spiritoj, peti de ili forton por kontraŭstari al la malbonaj pensoj, kies plenumiĝo povas esti al ni pereiga. En ĉi tiu okazo, ilia klopodo ne celas, ĝustadire, deturni de ni la malbonaĵon, sed al ni mem evitigi la penson, kiu povas altiri la malbonaĵon; ili neniel malhelpas la plenumon de la dekretoj de Dio, nek rompas la validecon de la naturaj leĝoj; ili nur detenas nin de malobeo je tiuj leĝoj, gvidante nian liberan volon, sed tion ili faras sen nia scio, en neperceptebla maniero, por ne kateni nian volon. La homo troviĝas tiam en la situacio de iu, kiu petas bonajn konsilojn kaj ilin praktikas, sed kiu estas ĉiam libera sekvi, aŭ ne, la konsilojn; Dio volas, ke tiel estu, por ke la homo havu la respondecon por siaj agoj kaj la meriton de l’ elekto inter bono kaj malbono. Jen tio, kion la homo estas ĉiam certa ricevi, se li petas fervore, kaj precipe al kio oni povas apliki jenajn vortojn: “Petu, kaj vi ricevos”

 

Eĉ se la efikeco de la preĝo estus reduktita ĝis tia grado, ĉu ĝi ne donus grandegan rezultaton? Estis destinite al Spiritismo pruvi al ni la agmanieron de la preĝo, per la malkaŝo de la rilatoj inter la korpa kaj la spirita mondoj. Sed ĝiaj efikoj ne limiĝas nur je tio

 

Ĉiuj Spiritoj ĝin rekomendas; malakcepti la preĝon estas ne rekoni la bonecon de Dio; estas rifuzi al si mem la helpon de la Spiritoj, kaj al aliaj la bonon, kiun oni povas fari al ili