Evangelho da Quinta – Esperanto

La Evangelio laŭ Spiritismo - Studo en la 21-a de septembro 2017

Agado de la preĝo. Transsendo de la penso - Ĉapitro XXVII, eroj 13 al 15

 

“La povo de la preĝo kuŝas en la penso; paroloj, loko, momento ne gravas”

 

  1. Cedante al peto adresita al Li, Dio ofte celas rekompenci la intencon, la sindonemon kaj la fidon de la preĝanto; jen kial la preĝo de virtulo havas pli da merito en la okuloj de Dio kaj ĉiam pli da efikeco, ĉar malvirta kaj malica homo ne povas preĝi kun tiaj fervoro kaj fido, kiajn donas nur la vera pieco. El la koro de egoisto, de iu, kiu preĝas nur el la lipoj, povus eliri nur paroloj, ne la impetoj de karito, kiuj al la preĝo donas ĝian tutan povon. Oni tiel klare komprenas tion, ke, per instinkta movo, oni prefere rekomendas sin al la preĝoj de la personoj, kies konduton oni opinias plaĉa al Dio, ĉar tiuj personoj estas pli volonte aŭskultataj

 

  1. Ĉar la preĝo plenumas agon kvazaŭ magnetisman, oni povus tial kredi, ke ĝia efikeco dependas de l’ emanpotenco; sed ne estas tiel. Per tia magnetisma influo super la homoj, la Spiritoj, kiam necese, helpas la nesufiĉan povon de la preĝanto, aŭ agante rekte en lia nomo, aŭ donante al li momente esceptan forton, kiam ili opinias lin inda je tiu favoro, aŭ kiam la afero povas esti utila

 

La homo, kiu ne konsideras sin sufiĉe bona, por havi favoran influon, sin ne detenu preĝi por alia, pro la penso, ke li ne indas aŭskulton. La konscio pri la propra malsupereco estas montro de humileco ĉiam agrabla al Dio, kiu taksas laŭmerite la kariteman intencon, kiu animas la homon. Ties fervoro kaj fido je Dio estas unua paŝo al lia reboniĝo, kiun la bonaj Spiritoj ĝojas stimuli. Forpuŝata estas nur la preĝo de fierulo, kiu fidas sian povon kaj siajn meritojn kaj kiu opinias, ke li povas superforti la volon de l’ Eternulo

 

  1. La povo de la preĝo kuŝas en la penso; paroloj, loko, momento ne gravas. Oni povas do preĝi ie kaj iam ajn, sola aŭ kune kun aliaj. La influo de loko kaj tempo dependas de la cirkonstancoj, kiuj povas favori la enpensiĝon. La preĝo en kuneco plenumas pli povan agadon tiam, kiam ĉiuj preĝantoj elkore ligiĝas al sama penso kaj al sama celo, ĉar fariĝas, kvazaŭ multaj krius samtempe kaj unisone. Sed, kion helpas, ke granda nombro da personoj kolektiĝas por preĝi, se ĉiu agas izole kaj individue? Cent homoj kunigitaj povas preĝi kiel egoistoj, dum du aŭ tri, unuigitaj en komuna aspiro, preĝas kiel veraj fratoj per Dio, kaj ilia preĝo havos pli da povo, ol tiu de la cent aliaj (Ĉ. XXVIII, §§ 4 kaj 5)