La Evangelio laŭ Spiritismo – Studo en la 18-a de januaro 2018

La plej granda ordono – Ĉapitro XI, eroj 1 al 4

 

 “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili”

 

  1. Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj (Mateo, 22:34-40)

 

  1. Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj (Mateo, 7:12)

 

Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same (Luko, 6:31)

 

  1. Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj. Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago. Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion. Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon. Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. Tiam la kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis. Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato (Mateo, 18:23-35)

 

  1. “Ami sian proksimulon kiel sin mem; fari por la aliaj tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni” estas la plej plena esprimo de la karito, ĉar ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al sia proksimulo. Ni ne povus havi pli sekuran gvidilon en tiu direkto, ol prenante kiel mezurilon de nia devo al aliulo tion, kion ni deziras por ni mem. Kun kia rajto ni postulus de niaj similuloj pli bonan konduton, pli da indulgemo, da bonvolemo kaj sindonemo, ol tiajn, kiajn ni havas por ili? La praktikado de tiuj maksimoj kondukos al la detruo de l’ egoismo; kiam la homoj prenos ilin kiel regulon de sia konduto kaj bazon de siaj institucioj, ili komprenos la veran fratecon kaj faros, ke la paco kaj la justeco regu inter ili; ne plu estos malamoj kaj malkonsentoj, sed unueco, konkordo kaj reciproka bonvolemo